La sagaco de Enĉi
La longa felietono de la sendependiĝo de TEJO atingas la lastan ĉapitron: la membraro de UEA, en maniero heterogena por ne diri heteroklita, referendumas pri statutreformo kiu ratifas la jam aprobitan reformon de la TEJO-statuto.
La longa felietono de la sendependiĝo de TEJO atingas la lastan ĉapitron: la membraro de UEA, en maniero heterogena por ne diri heteroklita, referendumas pri statutreformo kiu ratifas la jam aprobitan reformon de la TEJO-statuto.
La Verda Listo estas la unua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2016, kun la slogano “Por Civito laika, progresema, ekologia”, kaj subslogano “De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito”. Ĝia simbolo estas “Stilizita arbo simila al kverko, kun vasta ne fermita frondaro, centra ne vasta trunko kaj apenaŭ videblaj radikoj”.
Ĉu “Esperanta Antologio” de William Auld havos trian, ĝisdatitan eldonon? Inter la unua (ĝis 1957) kaj la dua (ĝis 1981) pasis dudek kvar jaroj, kaj intertempe pliaj tridek kvin, do estus normale atendi novan eldonon.
Unuiĝo Togolanda por Esperanto estis punita pro la okazigo de la 6a Afrika Kongreso de Esperanto, fine de decembro 2015. La puno konsistis en la nuligo de projekto pri ĝemeligo inter UTE kaj Korea Esperanto-Asocio. Jen la koncerna minacordono de la UEA-estraro al la tiama prezidanto de UTE, c-ano Kokou Attaglo.
La landa sekcio de TEJO en Togolando formale dementas la inviton de la Internacia Junulara Kongreso. Tio estas la rezulto de la hodiaŭa kunveno de JOTE, integra parto de la Komitato de Unuiĝo Togolanda por Esperanto. Tamen invito povus ekzisti, se la estraro de TEJO subordiĝus al la kondiĉoj de la afrikanoj.
Jen la oficiala komuniko de JOTE/UTE:
Tre interesa literatura kafejo antaŭhieraŭ en Budapeŝto, zorge de Fajszi Amika Rondo kaj sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko.
Laŭ plano anoncita de prezidanto Michael Boris Mandirola, ĉi-monate startas la granda afrika operaco de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kulminonta per Internacia Junulara Kongreso en aŭgusto 2017, kie “oni uzos la plej grandan subvencion, kiun TEJO iam ajn ricevis”.
La dua Arta Renkonto Transnacia en Esperanto disvolviĝos en la loke fame teatro-kinejo-kafejo ABC, unu el la prestiĝaj kulturaj centroj en Ĉaŭdefono, anoncas la Facebook-paĝo de ARTE.
EU-Parlamento aŭskultis kaj debatis hieraŭ la jaran paroladon pri la stato de la Unio, fare de la Komisiona Prezidanto Jean-Claude Juncker, kiu ĉi-foje ne sin esprimis en la angla.
Iniciate de Itala Mazzini-ana Asocio, kies prezidanto en Venecio estas c-ano Paolo Penacchio (kandidato de la Verda Listo), c-ano Carlo Minnaja prezentos itallingve en la civita bibiloteko de Mestre sian libron “L’esperanto in Italia”, 22 septembro 2016.
Laŭ la ĵus reviziita jar-raporto de la Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, al la (baldaŭ ne plu) junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio estis asignitaj 216.000 eŭroj da subvencioj dum unu sola jaro, inter la kongreso de 2015 kaj tiu de 2016.