Giacomo Leopardi esperantigita de Nicolino Rossi
Prof-ino Maria Luisa Russo, prezidantino de Napola Esperanto-Asocio, ĝojas anonci la ĵusan aperon de la esperantigita poemaro de Giacomo Leopardi: “Kantoj”.
La verkon tradukis Nicolino Rossi, kun enkondukaj notoj. La eldonon realigis Rolando Editore en Napolo. La libro ampleksas pli ol ducent paĝojn, kaj estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.