Kioma estas la efektiva kapitalo de UEA?

HeKo 711 4-A, 6 jun 19

Laŭ la financa bilanco 2016 la tuta malneta posedaĵo de Universala Esperanto-Asocio estis iom malpli ol ses milionoj da eŭroj. La kreditoroj estis 2,4 milionoj, do la neta posedaĵo estis pli-malpli 3,6 milionoj. Tio ne ŝajnas malbona, tamen se ni analizas la detalojn, tiam ni povas konkludi, ke la financa situacio de nia organizo estas malstabila.

La Konsulo en Svedio kaj Estonio

HeKo 711 3-C, 4 jun 19

La Konsulo vizitos Stokholmon ekde 19 junio 2019 por prizorgi projektojn ĉe la Norda Legacio. Lin akompanos la vickonsulo pri informado kaj la legacia asistanto.

Dum sia restado en Svedio li renkontos esperantistojn ĉe kluboj en la ĉefurbo, en Upsalo kaj aliloke.

Post tiuj vizitoj okazos kelktaga privata somerumado en Estonio.

Jam funkcias la KoKuSo de la Verdanoj

HeKo 710 7-C, 31 maj 19

La Verdanoj jam kreis sian Komitaton Kunordigan kaj Subtenan por la balotkampanjo kiu finiĝos 15 decembro 2019 per la elektoj al la Senato. En la KoKuSo, formita pasintsemajne kaj konfirmita hodiaŭ (limdato por aldoni membrojn), aktivas tri geparlamentanoj: Lorena Bellotti (forumanino), Marie-France Conde Rey kaj Giorgio Silfer (senatanoj).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.