Kvalita kolokvo ĉe fondumo Blas Infante
Multiĝas la aliĝoj al la dulingva (kastilia-esperanta) kolokvo pri “Blas Infante, federismo, esperantismo” okazonta ĉe fondumo Blas Infante en Sevilo, 16 decembro 2013, sub la prezido de la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey. Partoprenontoj estas atendataj el Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Svedio, Svislando.