Unuaj gastoj en la Esperanto-Domo de Andaluzio
La prokuristo de Fondumo Pro Esperanto ricevis hodiaŭ la ŝlosilon de la trietaĝa nemoveblaĵo en Malago, kiu 12 oktobro 2012 matene estos inaŭgurita kun granda festo kiel la Esperanto-Domo en Andaluzio.
La prokuristo de Fondumo Pro Esperanto ricevis hodiaŭ la ŝlosilon de la trietaĝa nemoveblaĵo en Malago, kiu 12 oktobro 2012 matene estos inaŭgurita kun granda festo kiel la Esperanto-Domo en Andaluzio.
Daŭris multe pli ol esperite la preparo de la “strategia vizio” por Universala Esperanto-Asocio, fare de komisiono Fettes. Pro tioma malfruo ne mankis polemikaj sinesprimoj en la Komitato de la asocio. En dato 29 marto 2012 fine la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, estrata de Mark Fettes, dissendis sian raporton, titolitan “Strategia vizio de UEA”.
La konferenco proponas fakajn prelegojn de prof. d-roj Norbert Schmitt, Dianne Wall, Hanan Khalifa, Waldemar Martyniuk. La temaro enfokusiĝas pri lernado tra lingvoj: plurlingva kaj interkultura edukado.
Estimata Konsulino,
La granda verkisto Jules Verne de tempo al tempo estis profeto. Unu profetaĵo situas en la romano “Voyage d’étude”. Li skribis pri lando en Afriko proksima al la rivero Kongo. En la lando oni parolas esperanton. Mi venas de tiu lando, kies nomo estas Kabindo. Mi estas la kanceliero de la Kabinda Respubliko.
Per la unua sesio de la Senato de la Esperanta Civito, sub la prezido de la nova Konsulo, Marie-France Conde Rey, ekis hodiaŭ en Loklo la tria mandato de nia leĝodona instanco kun proporcia reprezento.
Ĉi-matene okazis la unua kunveno de la Forumo de la Esperanta Civito dum la nova mandato, en la mirinda konsilia salono de la urbodomo de Loklo (Svislando), la sama kie disvolviĝis la unua parlamenta sesio, fine de februaro 2002.
En 2013 Esperanta PEN-Centro modifos sian statuton: la membraro konsistos el du kategorioj — ordinaraj kaj korespondantaj societanoj. Tio ebligos al la kreskanta nombro da PEN-anoj kiuj forlasas la respektivajn centrojn aliĝi al centro kies literaturan lingvon ili ne parolas, aŭ aliĝi samtempe kaj al la esperanta kaj al alilingva.
Feminisma Esperanta Movado jarkunvenis hodiaŭ en Ĉaŭdefono, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey.
La kunveno honoris per unuminuta silento gec-anojn Leen Deij kaj Nelly Holevitch, membrojn de FEM kiuj forpasis pasintjare.
Preskaŭ samtempe kun la forpaso de John Francis, la lasta reprezentantino de la generacio de 1924a, Marjorie Boulton, estis trafita de apopleksio. De tiam ŝi estas flegata en hospitalo apud Oksfordo. Ŝi ne povas paŝi sen helpo de flegistino, tamen la menso ne ŝajnas tuŝita.
Fondumo Pro Esperanto havas ekde hodiaŭ kvarpersonan estraron: la Fonduma Konsilio kooptis c-anon Carmine Dello Spedale, ratifante ĵusan decidon de la Kapitulo.