Lingva terapio por la Civitaj kadroj
La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, invitas la parlamentanojn dediĉi la venontajn tagojn al “lingva terapio”, nome al perfektigo de la propra lingva nivelo.
La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, invitas la parlamentanojn dediĉi la venontajn tagojn al “lingva terapio”, nome al perfektigo de la propra lingva nivelo.
Sub la kunordigo de d-ino Perla Martinelli, la redakcio de “Literatura Foiro” akurate finredaktis la aprilan numeron (304) de la revuo, jam en la 51a jarkolekto senpaŭze. La presejo jam ricevis la tutan numeron, kun arta foto de Nicola Bertelotti en la kovropaĝo, akompanata de poemo specife verkita de Giorgio Silfer, pri amo en la tempo de l” viruso.
Sub la prezido de sen. Riichi Karibe, la nova Kapitulo ekoficas por la kvinjara mandato 2020-24. Komence ĝi konsistas el nur kvin membroj: tri viroj kaj du virinoj; estas nomumota sesa vickonsulo, pri socialaj aferoj.
Jen la listo de la responsaj pri la ekzekutiva povo: https://www.esperantio.net/index.php?id=23
Pro manko de kvorumo, la ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro, kunvokita por hieraŭ al Budapeŝto, ne povis aprobi la protokolon de la lasta Asembleo, la raportojn pri 2019, la iniciatojn por la jubilea PEN-jaro 2021.
Oni konu ĝin sifiliso, oni forĝu neologismon kiel nostalgion, sed multaj morboj havas (pli prave ol malprave) nomon ligitan al nacio. Kaj tiu nomo estas internacie konata: la franca malsano, la svisa malsano, la hispana gripo…
Unu el la parlamentanoj de la Esperanta Civito alvenintaj al Budapeŝto ĉi-semajne ne povis trapasi la doganejon: temis pri la unusola aziano, nome la Konsulo.
“La dekretoj en kelkaj landoj de Eŭropa Unio, pri vasta kordonado kaj eĉ trudizolado sur la tuta teritorio, situas je la rando de kontraŭkonstitucia abismo” opinias Giorgio Silfer, kiu venontsemajne transdonos la prezidon de la Esperanta Civito al la nova Konsulo, Riichi Karibe.
Malgraŭ la viruso origininta el Popola Ĉinio kaj atakanta la tutan mondon, estos prokrastita nur unu aranĝo de establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito: do regule okazos ĉiu evento en la kalendaro de KCE en Svislando, ekzemple.
En bela viola koloro la kovrilo de “Kontakto” (februaro 2020) enpakas interalie longan intervjuon de la ĉefredaktoro, Rogener Pavinski, al la baldaŭ emerita Konsulo, Giorgio Silfer. Tiu kuraĝo distingas profesiulon de aliaj “redaktoroj”, kiuj aperigas atakojn kontraŭ la Esperanta Civito neniam respektante la principon “audietur et altera pars”.
La viruso origininta el Popola Ĉinio atingis interalie Eŭropon kaj plej infektis Lombardion kaj najbarajn provincojn, kie ekestis pli kaj pli severa sanitara kordono, eble kun ioma troigo de la aŭtoritatoj, kiuj tiel kvarantenigas sen lazareto milionojn da homoj, kvazaŭ Romo estus Pekino, en diktatura lando.
Per la organizado de c-ano Giuseppe Campolo en Sicilio, la “Konkursoj de Samideano” atingas sian sesan fojon. De jaro al jaro ilia famo pli kaj pli grandiĝis.
En 2020 enestos ankaŭ speciala premio por la poemo temanta pri sociala malkomforto kaj ĉia subpremo, kaj alia premio por la plej bela soneto. Krome la partoprenontoj ricevos libroforme la plenan verkaron de la konkurso.
La estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo elektis foran insuleton en la Pacifiko por organizi sian mondkongreson en 2021. Koreoj, japanoj kaj aliaj el la “flava areo” de la mondo probable ĝojas pro la elekto. Korea Esperanto-Junularo responsas pri la kongreso, kiu verŝajne estos pli azia ol tutmonda.