Kial Cherpillod ne estos plu akademiano
Kara sekretario de la Akademio de Esperanto, [Renato Corsetti]
Mi informas vin, ke mi ne deziras denove kandidatiĝi. Estas en tio pluraj motivoj.
1. Mi estos 80-jara post kelkaj monatoj.
Kara sekretario de la Akademio de Esperanto, [Renato Corsetti]
Mi informas vin, ke mi ne deziras denove kandidatiĝi. Estas en tio pluraj motivoj.
1. Mi estos 80-jara post kelkaj monatoj.
Ekde oktobro 2008 Antanas Grincevicius, esperantisto el Vilno, iniciatis tiel nomatan “blogon” pri interesaj kaj aktualaj eventoj en Litovio. Esperanto-temoj tie ankaŭ ne estas fremdaj. Efektive, tiu blogo estas altnivela retgazeto pri Litovio kun la titolo “Barelo”.
La estraro de Universala Esperanto-Asocio kun bedaŭro eksciis laŭ “Eŭropa Bulteno” n-ro 1/2010 pri la letero de Eŭropa Esperanto-Unio direktita al Eŭropa Unio kaj firme distanciĝas de la opinioj esprimitaj en ĝi.
Okazos en Kaiserlautern, koincide kun la komuna germana-franca esperanto-kongreso 20-24 majo 2010, la eventuala finkalkulo pro la dokumento kiun Eŭropa Esperanto-Unio sendis al la Komisiono de EU, kun negativa sinteno pri Islamo en Eŭropo (sed ne pri la muzulmanoj, nome pri la specifa etno religie islama vivanta en Bosnio).
La zorgo pro la situo de islamanoj en la eŭropaj socioj vekiĝis en Eŭropa Esperanto-Unio, kies estraro, prezidata de la irlanda diplomato Seán Ó Riain, lastatempe diskonigis proponon pri la strategio de Eŭropa Unio ĝis 2020.
Ekde 1 aŭgusto 2010 aktivos la internacia konvencio kiu malpermesas la grapolbombojn: hodiaŭ oni atingis la minimumon de tridek ŝtataj ratifoj, necesajn por aktivigi la traktaton de Dublino, datitan 30 majo 2008.
Dosieron pri “Esperantistino en la reto… kia? kial? kiel?” enhavas “Femina” n-ro 21, la unua en la sesa jarkolekto de la revuo posedata de Feminisma Esperanta Movado, administrata kaj eldonata de LF-koop, per la ĉefredakto de sen. Perla Martinelli.
En multaj landoj ni estas en plena karnavala semajno. Taŭga momento por proponi “Versaĵon pri Esperanta civitaneco”, kiu povus aparteni al Vladimir Majakovskij, se li vivus nun, verkus en esperanto kaj estus raŭmisto.