Civita kandidatigo al la Pac-Nobelo
Ĉu ekzistas internacia neregistara organizo, iniciatita de aŭtentaj esperantistoj, kun esperantistoj inter la ĉefaj aktivuloj dum longa tempo, kun intereso por la instruado pri nia lingvo, kaj kun konstanta agado, vere ĉiujaraj meritoj por la paco, kaj dum certa tempo havanta sian ĉefan sidejon en unu el la ĉefurboj de Esperantio? Jes, ĝi ekzistas.