Plendo kontraŭ Künzli pro molesta ebrieco
Aktivulino de la legacia stabo de la Esperanta Civito liveris al la Kortumo plendon kontraŭ Andreas Künzli, el Lucerno, pro molesta ebrieco.
Aktivulino de la legacia stabo de la Esperanta Civito liveris al la Kortumo plendon kontraŭ Andreas Künzli, el Lucerno, pro molesta ebrieco.
Kiam, kelkajn semajnojn post la informe riĉa UK-numero de “Heroldo de Esperanto”, la legantojn fine atingos ankaŭ la samtema septembra numero de la UEA-organo, ili trovos tie kongresan raporton verkitan de Osmo Buller.
La Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono gastigos en 2011 transnacian kolokvon pri la aktualeco de la klasbatalaj ideologioj. La propono ekestis la pasintan semajnon, ĉe la kolokvo pri lingvopolitikoj, kiu arigis interalie kelkajn ruĝanojn.
Kvankam prezidento Lula da Silva estas la sola kiu atentis la oficialan leteron de la UEA-prezidanto, Probal Dasgupta, ŝajnas ke la brazila Esperantio tediĝis je Universala Esperanto-Asocio, laŭ la suba publika letero.
* * *
La sukcesa partnera iniciato de Pasko 2009, inter Feminisma Esperanta Movado kaj Kultura Centro Esperantista, ripetiĝos ĉi-jarfine en Ĉaŭdefono, kie c-ano Giorgio Silfer gvidos la duan Atelieron pri Beletra Kreivo, prioritate por homoj favoraj al feminismo. La iniciaton ĉi-foje apogas ankaŭ la Esperanta PEN.
Apud “La Espero” de Lazaro Ludoviko Zamenhof, oficiala himno, iom post iom vastiĝas la repertuaro de kantoj taŭgaj por kunvenoj de la esperanta popolo.
De post kiam (2009) la regio Pro Esperanto okupiĝas laŭkontrakte pri la flegado de la Esperanto-Domo posedata de Kultura Centro Esperantista, la konstruo konstante beliĝas kaj grandiĝas, danke al la restrukturado kaj rekvalitigado de kelkaj partoj.
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto, en ĉeesto de oficiala reprezentantino de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj de invititaj investantoj, unuanime aprobis la aĉeton de trietaĝa domo, konstruita nur antaŭ kelkaj jaroj en Malago.
Duono de la paktintaj establoj ĉeestis, diversnivele, la ordinaran sesion de la Forumo de la Esperanta Civito hieraŭ en Landerono.
La Senato de la Esperanta Civito prokrastis la finan diskuton kaj aprobon de la leĝopropono pri la reprezentaj donacoj, kaj konfidis al triopa komisiono (Martinelli kaj Trifonĉovski por la majoritato, Holevitch por la opozicioj) la taskon ellabori definitivan tekston, submetotan al la venonta senata sesio.
La Senato de la Esperanta Civito aprobis hieraŭ en Landerono (kunsidante en salono de la admirinda mezepoka urbodomo) la leĝoproponon pri la Civita banko, registrita kiel “Lex Argentaria”. Sekve de tiu aprobo instaliĝas la unua Fonduma Konsilio, konsistanta el tri gecivitanoj: Pierre Berger, Marie-France Conde Rey, Giorgio Silfer.