Vandaloj ekbruligis la kongresejon en Bjalistoko
La fajro krevis post la 20h00. Feliĉe fajrobrigadanoj tre rapide haltigis ĝin. Brulis ĉirkaŭ 30 metroj da vando. Perdoj ĉirkaŭ 11.000 zlotoj. Matene el Vroclavo alvenis jam materialoj necesaj por la riparo de la tendo.
“Estas al ni tre malagrable”, ne kaŝis Irena Sobota el la firmao Rekord, kiu starigis tiun tendon, “tamen ni ne kulpigas Bjalistokon”.