Madrido kaj Barcelono jam trans la Rubikono
HeKo 662 9-E, 27 okt 17
Hodiaŭ je 15h30, per 70 voĉoj poraj, 10 kontraŭaj, 2 sindetenaj kaj 53 ne partoprenintoj la Parlamento de Katalunio aprobis rezolucion kondukantan al la apliko de la sendependiĝo. Favoraj estis la bloko de la katalunismaj partioj kaj la ekstrema maldekstro. Kontraŭis, sed partoprenis la baloton, la regiona grupo de Podemos.