Blanka Listo pli forta ol iam ajn
La Blanka Listo revenis al sia unua slogano: “Por Civito inspirita de kristanaj valoroj”, kaj konservas sian kutiman simbolon, nome la stilizitan fiŝon. Tion anoncas la nuna senata grupestro, Anna Bartek, kiu kune kun c-ano Mushosi Birindwa ĉefkandidatas okaze de la elektado de la 15a de decembro 2016.