Kompara semantiko en la KCE-kolokvo 2017
Akceptinte proponon de LK-ano Bertil Nilsson, Kultura Centro Esperantista organizos la trian kolokvon pri “Vivanta lingvo de vivanta komunumo” koincide kun la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, 13-17 aprilo 2017 (dum la paskaj tagoj), pri la specifa fako: kompara semantiko.