SIPU anoncas la 8an Afrikan Kongreson
HeKo 634 5-B, 19 feb 17
La 8a Afrika Kongreso de Esperanto estas kunvokita al Burundio por la fino de ĉi tiu jaro, laŭ anonco de sen. Frederiko Nimubona. La organizon prizorgus Societo Internacia por la Paco Universala, peresperanta pacifista societo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.