Afriko, Svislando, legacioj por la kresko de FPEF
La fonduma konsilio de Pro Esperanto (FPEF) kunvenis hodiaŭ sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey. La tagordo estis preskaŭ tute dediĉita al la informado kaj la strategio pri nemoveblaĵoj.
La kabinda demando estas ankaŭ parto de la kongolanda demando: tion konkludis la reprezentantoj de la Kabinda Respubliko, en hodiaŭa renkonto kun aliaj kongolandanoj ĉe la okcidenta legacio de la Esperanta Civito, en ĉeesto de nia Vickonsulo.
Intensa monatfino en Ĉaŭdefono, kie la Esperanto-Domo gastigos kolokvon, du asembleojn kaj tri komitatkunvenojn 26-29 februaro 2016.
Danke al anonima mecenato konkretiĝas la ideo produkti malgrandan libron kiu resumas la historion de la esperanta literaturo, en la tri oficialaj lingvoj de PEN Internacia plus la transnacia. Tian libron, aŭ eĉ nur broŝuron, plurfoje neesperantistoj petas dum la mondkongresoj.