Plia esperanto-klubo en Budapeŝto!
Fajszi Amika Rondo ĝojas pro la inaŭguro de nova esperanto-klubo en Budapeŝto, fondita en la 23a distrikto (Ujbuda) danke al la iniciato de s-ino Júlia Timár kaj ŝiaj gekursanoj en la Komuna Domo de Albertfalva.
El kvinmilo da membroj, nur sep aspiras okupi unu el la ses postenoj je dispono en la Komitato de Universala Esperanto-Asocio, per la unusola efektive demokratia baloto okazanta en UEA. Ĉu manko de intereso pri demokratio aŭ manko de intereso pri la posteno? Sed pri kia posteno temas?
Kiel anoncite, la 8an de marto 2013 ekos Pasvorta Reto, la esperanta tempobanko: www.tempobanko.net
18an de januaro 2013
Multestimataj estraranoj de UEA!
Mi sincere proponis al eksprezidanto, ĉeforganizanto de la Mezorienta Esperanto-Kunveno (MOEK) s-ro Renato Corsetti, por ke la 6a MOEK okazu en Armenio, li konsentis kaj mi ekkomencis prepari la programon (loĝado, ekskursoj ktp), mi eĉ kreis emblemon por MOEK.
Esperanta Naturamikaro asembleis antaŭhieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio, sub la prezido de sen. Julio Herrero, aprobante la raportojn pri 2012.
Sen. Ljubomir Trifonĉovski konvaleskas hejme post trisemajna restado en bulgara hospitalo, sekve de akcidento.
La Vickonsulo fartas multe pli bone, kvankam li reprenos sian oficon nur post du semajnoj. Li certe partoprenos en la senata sesio kunvokita al Budapeŝto en majo 2013.
La pasintan dimanĉon la gvidantaro de Hungaria Esperanto-Asocio akceptis statutmodifon, kiu praktike malhelpas al László Szilvási aliĝi al la asocio, almenaŭ laŭ la intenco de la proponintoj.
Anjo Amika daŭre partoprenas en lokaj kaj en transnaciaj aranĝoj, sukcese disvastigante la muzikan kulturon en esperanto. Baldaŭa gastino de la SAT-Amikara kongreso en Francio, ŝi partoprenis lastan semajnfinon en la unua Lerneja Balo, ĉe la belega salono de la kulturdomo de Bartoŝovice (Ĉeĥio).
Naŭ personoj estis akceptitaj al la prepara kurso por la partopreno en la 4a Ateliero pri redakta kreivo, organizata de KCE sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado, en Ĉaŭdefono 8-13 julio 2013.
C-ino Jun Liu debutis hodiaŭ kiel esperanto-prelegisto per prezento pri la ĉina literaturo en la Esperanto-Domo de KCE, al atenta kaj kvalite altnivela publiko, kvankam ne multnombra (interalie, neniu denaska sviso ĉeestis, tiel maltrafante unikan ŝancon kleriĝi pri fora oriento).
Kutime en Esperantio la asembleojn partoprenas precipe la estraroj kaj malmulte la simpla membraro. Ĉe LF-koop okazas la malo: hodiaŭ ĉeestis nur unu komitatano, sen. Marie-France Conde Rey, kiu prezidis ĝin.
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto (FPEF) kunvenis hodiaŭ en sia svisa sidejo, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey. Ekzameninte la financan situacion, ankaŭ en rilato kun la fiska deklaro pri 2012, la Fonduma Konsilio okupiĝis pri la diversaj projektoj lige al nemoveblaĵoj, do la funkcio ne kiel mikrokredita banko sed kiel regio.