Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj 65-jara
Ĉu la konceptoj de demokratio, homaj rajtoj, civitaneco, estas vere universalaj, aŭ ili estas nur la historia produkto de la okcidenta kulturo? Tiu ĉi demando estas tre insida, ĉar ĝi iel solidaras kun la diskreditantoj de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Tiuj diskreditantoj klopodas senvalorigi la epiteton “Universala”, por kiu René Cassin longe batalis.