Financa krizo en SAT
La pensiiĝo de la unusola salajrato ne efikis pozitive al la financoj de Sennacieca Asocio Tutmonda, laŭ la spezkalkuloj kaj bilancoj publikigitaj en “Sennaciulo”. En 2008 (kun salajro) la negativa saldo de la jarkalkulo egalis al 17.505 eŭroj (kvarono de la tuta negocumo), dum en 2009 (sen salajro) ĝi egalis al 15.230 eŭroj (same).