Sukcesa naturamika seminario en Malago

HeKo 598 3-B, 17 apr 16

La delegitoj de la naturamikaj federacioj de Francio, Hispanio, Italio kaj Svislando renkontiĝis en Malago 16-17 aprilo 2016 por interna seminario pri la naturamikaj domoj. Por Hispanio ĉeestis Esperanta Naturamikaro, kiu havas lokajn sekciojn en Andaluzio kaj Kanariaj Insuloj, kaj ankaŭ partneran societon en Asturio. ENa aktivas ankaŭ transnacie, dum la aliaj sekcioj nur naciskale.

Minnaja kaj Silfer prezentas la duan represon de HEL

HeKo 597 4-B, 3 apr 16

C-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer prezentis hieraŭ en Bolonjo, ĉe la loka esperanto-komunumo, la duan represon de sia “Historio de la esperanta literaturo”, ĵus liverita al la bindejo. Prof. Minnaja apogis sin al la bildoprelego farita jam en Lillo okaze de la premiero pri la verko, dum lia kolego kompletigis pri diversaj aspektoj, ankaŭ konsiderante diversajn komentariojn.

Ĉu propra domo por IIC?

HeKo 597 2-B, 31 mar 16

La estraro de Itala Interlingvistika Centro ekzamenas ĉi-semajne la rezultojn de la esploroj komisiitaj al fondumo Pro Esperanto, por la eventuala senpaga akiro de nemoveblaĵo, kies proprieto restas ĉe itala fervoja entrepreno, sed kies posedo estas atribuebla al senlukra establo kun kulturaj aŭ/kaj socialaj celoj.

Savi esperanton en Kinŝasa lernejo

HeKo 597 1-C, 30 mar 16

Sekve de alarma informo el gecivitanoj en Afriko, la Kapitulo de la Esperanta Civito komisiis fondumon Pro Esperanto ekrilati kun asocio Anna Paolizzi en Italio, posedanta la samnoman lernejon en Kinŝaso, kie de kelkaj jaroj centoj da lernejanoj praktikas esperanton, laŭ iniciato de la karmemora pastro Duilio Magnani.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.