TEJO precizigas la problemojn kaŭzitajn de UEA
HeKo 643 7-A, 5 maj 17
La prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Michael Boris Mandirola, precizigis al ties Komitato ke “TEJO bezonas havi notarian plenumon, por ke la nova statuto povu esti registrita de la Komerca Ĉambro kaj agnoskita de eksteraj instancoj”. Sed kiu devus zorgi pri ĉi tiu demarŝo?