Edmond Privat en internacia PEN-konferenco
“La verkisto, vojaĝanto-kreanto de la paco” estas la titolo de ronda tablo kadre de la Internacia Literatura PEN-Konferenco en Bledo (Slovenio), 8-12 majo 2013. La konferenco enhavas politikajn debatojn, poeziajn vesperojn kaj la jarkunvenon de la PEN-Komitato de la verkistoj por paco, kie ankaŭ nia literaturo estas reprezentata.