"Historio de la esperanta literaturo" en lastaj fazoj
Eniris la enpaĝigan fazon la “Historio de la esperanta literaturo”, finverkata de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer kaj eldonata de LF-koop.
Laŭ nuna antaŭvido, la libro ampleksos okcenton da paĝoj kaj estos liverita al la presejo en majo 2015, por ke eblu premiera prezento okaze de la Universala Kongreso en Lillo.