TEJO kiel parto de UEA? Historia paradokso
Naskite el la SAT-medio en Nederlando (1938), TJO fariĝis la junulara sekcio de UEA sub la nova siglo TEJO meze de la 1950aj.
Prof. d-ro Walter Zelazny gaste prelegis en Malago, ĉe la Esperanto-Domo de Andaluzio, okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo 2012: komuna aranĝo de Esperanta Naturamikaro (kultura parto) kaj la loka societo “Marbordo de la Suno” (bankedo), ambaŭ prezidataj de sen. Julio Herrero.
Trideko da esperantistoj el la urboj Gorna Orjahovica, Karlovo, Loveĉ, Trojan kaj Vraca festis la Tagon de la Esperanta Kulturo kaj la naskiĝan datrevenon de Ludoviko Zamenhof, je 15 kaj 16 decembro 2012 en la naturamika domo de la turisma komplekso “Ledenika”, en la montaro de Vraca.
La Zamenhofa semajno en Razgrado (Bulgario) okaze de la 125-jariĝo de Esperanto estis inaŭgurita 10 decembro 2012 per omaĝvespero dediĉita al Hector Hodler, Antoni Grabowski, Kazimierz Bein-Kabe kaj Eli Urbanová. Estis deklamitaj verkoj ankaŭ de esperantaj poetoj el Bulgario, Venelin Mitev (ĵus festinta sian 70-jariĝon) kaj Georgi Mihalkov.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hieraŭ sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey. Partoprenis sep el la naŭ membroj, kaj la kunsido havis ankoraŭ parte eksperimentan signifon, pro la unuafoja skajpado fare de kelkaj. En la tagordo reliefis Afriko kaj Pasvorta Reto.
Per la decembra numero 260 kompletiĝas la 43a jarkolekto de “Literatura Foiro”, la plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto, fondita de la literatura rondo “La Patrolo” en 1970.
Poezio proponas versojn de Carmel Mallia kaj Elena Popova, kaj uverturon de Anonima.
Klerigi la junularon pri la esperanto-literaturo per ludo: chu eblas? Tion almenaŭ klopodos fari Giorgio Silfer, kontribuante al la programo de la 4a JES — Junulara E-Semajno en Naumburg-Saale (Germanio). Li elpensis ludon bazitan sur la klasika tombolo, tradicia en kelkaj eŭropaj landoj, dum la jarfinaj festotagoj.
Kiel kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo ŝi ne volis ke eŭropa esperanto-kongreso okazu en Svislando, sed kiel vizitanto de Afriko ŝi pretas kunorganizi grandskalan kongreson en alia kontinento.
La agentejo Kosmo Strategio Ltd, estrata de s-roj Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini, helpas por liveri projektojn, precipe de seminarioj, financotaj de Eŭropa Unio.
Venontjare la Akademio de Esperanto renovigos trionon de sia membraro, laŭ statuta kadenco. Pro la ĵusa forpaso de Laŭlum kaj Simonnet vakas du kromaj postenoj, tial necesos elekti dek sep personojn.
D-ro Vilmos Benczik estis la gasto de la dua literatura kafejo, organizita hodiaŭ en Budapeŝto de Fajszi Amika Rondo, ĉe la Domo de Nacioj. Dum la lastaj jaroj d-ro Benczik, instruisto en altlernejo, malofte prelegis en Esperantio, tial lia aktiva rolo estis aparte rimarkinda.
Denove ruĝa lumo kontraŭ László Szilvási fare de la demokrata asembleo de Hungaria Esperanto-Asocio, kunveninta 11 novembro 2012.