Conde Rey delegos la prezidon de LK
La eniranta Konsulino, Marie-France Conde Rey, cirkuleris al la Lingva Komitato de Esperantio la sekvan:
La eniranta Konsulino, Marie-France Conde Rey, cirkuleris al la Lingva Komitato de Esperantio la sekvan:
Pasis eĉ ne monato post la realigo de la unuakta dramo “La butiketo de la juvelisto”, aperonta en la februara numero de “Literatura Foiro”, kaj Giorgio Silfer ĵus verkis plian teatraĵon, en formo de karnavala komedieto, kies provizora titolo estas “Varma lineo”.
Laŭ la Konstitucio, la organoj de la Esperanta Civito povas konsulti lingvan institucion aŭ komisionon “ad hoc” por solvi specifan lingvan demandon.
En reta skandalgazeto aperis la suba anonco:
“Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” bondeziris papo Benedikto XVI hieraŭ en esperanto, post sia tradicia mesaĝo el Romo. La bondeziro okazis en sesdek kvin lingvoj.
Marie-France Conde Rey dankas al ĉiuj voĉdonintaj civitanoj, kiuj esprimis sian opinion por la renovigo de la Senato de la Esperanta Civito. Specialaj dankoj iras al la organizantoj de la baloto pro la kompetenta kaj akurata okazigo de la skrutinio.
La finiĝanta jaro alportis la unuan efektivan funebran ceremonion kaj la unuan efektivan nupton en la historio de la Esperanta Civito. Tio enkondukis formulojn, nome procedurojn por similaj eventoj.
Laŭ invito de la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, sen. Giorgio Silfer prelegos ĉe la sidejo de HEA en Budapeŝto, 25 januaro 2012 je 18h00, pri la temo: “La Esperanta Civito: de la dua al la tria jarkvino”.
La jara ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro (ENa) estas kunvokita de la prezidanto, sen. Julio Herrero, en Malago 8 marto 2012.
La Asembleo interalie donos la okazon viziti la Esperanto-Domon en Malago, kie gastos ankaŭ ENa. En la tagordo estas ankaŭ statutmodifo, kiu permesus al ENa havi sian juran sidejon tie.
Ankaŭ en 2012 Ĉaŭdefono (ĉu la Mekko de Esperantio?) gastigos la Asembleojn de Kultura Centro Esperantista kaj de Kooperativo de Literatura Foiro.