Lulkanto en esperanto por la József-muzeo
Ĝis nun neniu hungara esperantisto pensis liveri al la tute nova muzeo pri poeto Attila József gravan sondokumenton en esperanto. Temas pri la traduko de la fama “Lulkanto”, farita de Kálmán Kalocsay kaj muzikigita de Klára Mikola, kiu ankaŭ kantis ĝin.