Fiziko-geografia terminaro en esperanto
La bulgara eldonejo “Amadeus” en Sofio (kiu dum la lastaj du jaroj eldonis la hajko-librojn de c-ino Ivaniĉka Maĝarova kaj s-ino Lilia Nikolova) jam proponas trian libron en esperanto, la fiziko-geografian terminaron, frukton de pli ol kvin-jara laboro de sia autoro, c-ano Hasan Jakub Hasan.