Kreskanta helpantaro por KCE

HeKo 622 4-B, 14 nov 16

Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono jam de pli ol dudek jaroj funkcias danke al la deĵorado de bonvolaj stabanoj de LF-koop, al kiuj aldoniĝis helpemaj gecivitanoj. Preskaŭ ĉiuj deĵorantoj venas de eksterlando: kiel vere transnacia centro, KCE vivas preskaŭ sen svisaj laborfortoj. Tiel multe ke la retejo de Svisa Esperanto-Societo eĉ ne mencias ĝin…

"TEJO Tutmonde" likvidota?

HeKo 622 2-A, 10 nov 16

Fondite de Andy Künzli en la 1980aj, la gazeto “TEJO Tutmonde” proksimas al sia morto, sed ne pro la “cupio dissolvi” karakterizanta  ĝian fondinton jam de du jardekoj.

TT aperadis kiel papera informilo de la junulara organizo inter 1983 kaj 2010. Dum la postaj jaroj ĝi fariĝis parto de “Kontakto”, sub la redakto de Massimo Ripani, italo loĝanta en Ĉuvaŝio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.