Aŭtuna numero 2013 de "Femina"
Valoris la penon iom pli longe atendi la numeron 35 de Femina, ĉar ĝi prezentiĝas vere alloge – startante el la drameca kovrilo, kiu elstarigas la hungaran protagonistinon de la unua artikolo, “Gereb, la milda forto”. Ja la temo “akuŝolibero” fariĝas pli kaj pli aktuala, en mondo kie infanoj ne svarmas kiel antaŭe, kaj kie la patrinoj komencas postuli pli da atento.