Giorgio Silfer: alia Esperantio eblas
“La Ondo de Esperanto” intervjuas (n-ro 1:2007)
Sen. Perla Martinelli, membro de la Akademio de Esperanto, ne partoprenos en la okazanta voĉdonado pri la 9a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. D-ino Martinelli formale anoncis sian intencon al la Akademia estraro, aldonante ke ŝi klarigos sian decidon per detala komuniko tra la gazetaro.
Hodiaŭ ekvalidas la kontrakto inter Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj Fremdlingva Plukleriga Centro (ITK), subskribita en Budapesto komence de novembro 2006. ITK estas la institucio, kuplita al la ELTE-universitato, kiu administras la testaron pri vivantaj lingvoj kaj la koncernajn diplomojn por adoltoj. Ĉiujare kelkmiloj da hungaroj diplomiĝas pri esperanto ĉe ITK.
La redakcio de HeKo deziras al la legantaro prosperan novan jaron, dankante pro la atento pri la ĝisnuna servo.
La fiasko de la kampanjo por savi la esperanto-redakcion de la Pola Radio turniĝis al rankoro kontraŭ la polaj aŭtoritatoj, kaj Pollando entute, kies nunan socion pluraj UEA-aktivuloj taksas antisemita, politike malstabila ktp.
Unu miliardo da homoj tra la mondo aŭskultis la benon de Papo Benedikto XVI hodiaŭ tagmeze el la Sankta Petro. La antaŭlasta el la 61 bondeziraj lingvoj estis esperanto: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!”. La lasta lingvo estis latino.