Komuniko de Martin Schäffer
S-ro Martin Schäffer protestas pro la enhavo de HeKo 348 8-B, lanĉante akuzojn pri mensogo. Jen ili:
S-ro Martin Schäffer protestas pro la enhavo de HeKo 348 8-B, lanĉante akuzojn pri mensogo. Jen ili:
Lia ekscelenco Jean Jacques Nyenimigabo, ministro pri junularo, sporto kaj kulturo, per letero de la 21a de marto oficiale agnoskis Afrikan Esperanto-Instituton, en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio. La agnosko estis petita en januaro, tuj post la inaŭguro de AEI, fare de la Konsulo de la Esperanta Civito.
“Sendube la laboro de Martin Schäffer kaj de Vicente Bejarano estas laŭdinda por organizi kongreson, sed ne por kunlabori kun Meksika Esperanto-Federacio. Tre bedaŭrinde ili ne respektis la petojn de MEF pri la enhavo de la programo. Ili estis tute fermitaj aŭdi alies ideojn kaj fermis pordojn de la Kongreso al prelegantoj ekster sia plaĉo.
La membraro de Esperantlingva Verkista Asocio estas balotanta pri la transformo de EVA al literatura akademio.
Kvin fojojn esperanto ĉeestas en la kalendaro de la socie plej gravaj kaj rimarkindaj jubileoj, datrevenoj kaj eventoj por Bulgario en 2008 (afiŝita interalie en www.dir.bg): [laŭ la sinsekvo de la datoj]
La venontan monaton prof. Giorgio Silfer dediĉos du prelegojn al la du jubileoj de la nuna jaro: la esperanto-ŝtato Amikejo (aŭgusto 1908) kaj Universala Esperanto-Asocio (1908-1947, ĝis la ensorbo en Internacia Esperanto-Ligo).
Ĉi-monate ekis la dujara ofico de la arbitracia instanco de la Esperanta Civito, laŭ la membraro elektita en Bruselo antaŭ precize unu jaro fare de la Forumo.
En la nuna Kortumo estas reprezentataj pli da kontinentoj ol antaŭe: krom Eŭropo kaj Oceanio, ankaŭ Ameriko. Kaj estas pli da virinoj ol antaŭe: du el kvin.
Reflektoroj al la lingvoj en la podio de “Heroldo de Esperanto”: la unua paĝo de la numero 2118 (3:2008) estas dediĉita parte al la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, parte al la novaj lingvotestoj.
Hieraŭ Komitato Armand partoprenis per propra reprezentanto en la jarkunveno de la Amikaro de N. I.
Atingis la abonantaron la marta numero de “Femina”, organo de Feminisma Esperanta Movado, eldonita de LF-koop. Ĝi estas la 13a numero de la trimonata revuo, regule aperanta ekde 2005, nuntempe sub la ĉefredaktado de sen. Perla Martinelli.
PEN Internacia nuligis la regionan latin-amerikan konferencon, kiu devus okazi post kelkaj tagoj en Bogoto. Al la ĉefurbo de Kolombio estas kunvokita la PEN-mondkongreso en septembro, sed la situacio povas konduki al plia nuligo.