Jam la kvina numero de la KCE-informilo
HeKo 647 9-B, 11 jun 17
Ekde ĉi tiu jaro Kultura Centro Esperantista havas plian informan kanalon: dupaĝa monata gazeto en formato A3, simile al “Heroldo de Esperanto”. Fakte la monata informilo de KCE pli kaj pli famiĝas kiel la “heroldeto”, aŭ “la eta heroldo de KCE”. Sed ĝia oficiala mallongigo estas MI-KCE.