Esperanto-bildliteraturo venontjare en la Angulema festivalo

HeKo 632 5-B, 29 jan 17

La esperantlingva bildliteraturo ĉeestos venontjare per ekspozicio la Internacian Festivalon de la Bildstrio, la plej gravan en Eŭropo. La decidon alprenis la prezidanto de la paktinta establo Ĉarento Esperanto, okaze de vizito de la korespondantoj de “Literatura Foiro”, kiuj ricevis oficialan akreditivon por la festivalo.

Helika adreso de nia retagentejo

HeKo 631 6-C, 23 jan 17

Kiel jam legeble de certa tempo en la titolpaĝo, la novaĵagentejo HeKo havas oficialan poŝtan adreson ĉe la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito, strato Edinburgo 26, BE-1050 Bruselo, Belgio.

La gekolegoj uzantaj informojn el HeKo por artikoloj en siaj paperaj periodaĵoj estas afable petataj sendi pruvekzempleron de la koncerna numero al la supra adreso.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.