Enkonduka prelego al la dua lingva kolokvo de KCE
HeKo 594 5-B, 27 feb 16
Ekis hodiaŭ per enkonduka prelego de prof. Giorgio Silfer la dua kolokvo de KCE pri “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”. Ĉi-jare ĝi havas pli internan karakteron, ĉar diversaj aktivuloj de la Esperanta Civito studas specife la fenomenon denaskismo. Krom la enkonduko de c-ano Silfer, kontribuas per siaj atestoj gec-anoj Marie-France Conde Rey, Stan Keable, Perla Martinelli.