Duona jarkolekto 2019 de Heroldo jam produktita
Kultura Centro Esperantista hodiaŭ dissendis al retaj abonantoj la numeron 2297 (junio 2019) de sia monata informilo “Heroldo de Esperanto”.
Kultura Centro Esperantista hodiaŭ dissendis al retaj abonantoj la numeron 2297 (junio 2019) de sia monata informilo “Heroldo de Esperanto”.
La Verdanoj jam kreis sian Komitaton Kunordigan kaj Subtenan por la balotkampanjo kiu finiĝos 15 decembro 2019 per la elektoj al la Senato. En la KoKuSo, formita pasintsemajne kaj konfirmita hodiaŭ (limdato por aldoni membrojn), aktivas tri geparlamentanoj: Lorena Bellotti (forumanino), Marie-France Conde Rey kaj Giorgio Silfer (senatanoj).
“Estis vere neforgesebla vespero. Volonte ni reaŭskultos vin, kaj pli ofte ol vi imagas. Dankon. Senfinan dankon!” deklaris publike Claudio Ermanno Carrara, la organizanto de la kultura kaj politika prelegaro okaze de la festivalo “La spirito de la planedo”, en Chiuduno (Lombardio), la 26an de majo 2019 vespere.
La “kreskanta produkta platformo” de la Civita konsorcio realigis plian servon. Kunlabore kun la privata lernejo LEST, Itala Interlingvistika Centro organizis la 1an Interlingviskan Seminarion, sub la gvido de prof. Giorgio Silfer kaj kun la asisto de d-ino Lorena Bellotti.
La junia numero de “Literatura Foiro” akurate atingas sian abonantaron. Paralele akuratas “La Gazeto”, dum “Beletra Almanako” malfruus jam du numerojn.
Tre bela kovrilo anoncas la ĉefartikolon, kiun Alexandre Mendas Correa dediĉis al Ze’egete (“la vera lingvo”), parolata en Brazilo, okaze de la internacia jaro de la indiĝenaj lingvoj.
Prepare al la enketa referendumo pri la aŭtomata TEJO-aniĝo de gejunuloj havantaj la esperantan civitanecon (en la individua kategorio “Amiko de Esperanto”), la Konsulo petis renkonton kun la Estraro de la junulara organizo.
La renovigo de la arbitracia instanco (Kortumo) por la jarduo 2020-21 estis en la tagordo de la Forumo, kunvenanta en Salò. Tamen la koncerna parlamenta branĉo decidis ke la plej antikva instanco de la Esperanta Civito, plenumanta la justican povon, estos renovigita perkoresponde fare de la Forumo en oktobro 2019.
Konsultinte la senatajn grupestrojn kaj ricevinte la favoran opinion de la Kapitulo, la Konsulo proponis al la Senato la ĉesigon de la nuna mandato kaj la kunvokon de la elektoj por la Zamenhofa Tago 2019 (dimanĉo). Kaj la majoritato kaj la opozicio aprobis la proponon.
La 2an de junio 2019, en la Tago de la Esperanta Lingvo, c-ano Vinko Oŝlak ekoficos kiel lingva komitatano. Li estas la dua esperantologo kiun la Konsulo alelektas dum ĉi tiu mandato, konforme al Lex Academica.
La privata lernejo LEST en Barbarano de Salò (Lombardio) gastigis la lingvotestan sesion de Kultura Centro Esperantista, 23-25 majo 2019. Komisionanoj Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer taksis la lingvan kompetenton de tri kandidatoj, laŭ la direktivo Muhlemann (pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito).
Pola literatura tradukisto, eseisto kaj redaktoro estas la nova prezidanto de Esperanta PEN-Centro. C-ano Tomasz Chmielik estis unuanime elektita hodiaŭ vespere fare de la Asembleo kunvokita al Barbarano de Salò, prezidata de c-ano Carlo Minnaja. Vicprezidanto restas c-ano Georgi Mihalkov, por la mandato 2019-2021.
Malgraŭ la subita retiriĝo de la itala partnero (naturamika domo de Monto Baldo) kaj la sekva nuligo de la semajno pri oficinalaj plantoj, Esperanta Naturamikaro sukcesis organizi agrablan ekskursaron de la 20a ĝis la 23a de majo 2019 ĉe la Garda Lago, kun la partopreno de Esperantianoj el ses landoj kaj du kontinentoj.