La 2024a estis eksterordinara jaro por LF-koop
Kooperativo de Literatura Foiro havos sian ĝeneralan Asembleon postmorgaŭ en Ĉaŭdefono, por analizi la rezultojn de la pasinta jaro kaj aprobi la novan trijaran laborplanon, kun tre interesaj iniciatoj. La kooperativo, kies honora prezidanto estas d-ro Tazio Carlevaro, estas gvidata de gec-anoj Marc Hiltbrand, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.