La kataluna demando trafis PEN Internacian
La Nobel-laŭreato kaj prezidinto de PEN Internacia, Mario Vargas Llosa, hodiaŭ proteste eksiĝis de la plej grava monda asocio de verkistoj.
La Nobel-laŭreato kaj prezidinto de PEN Internacia, Mario Vargas Llosa, hodiaŭ proteste eksiĝis de la plej grava monda asocio de verkistoj.
Itala Interlingvistika Centro bedaŭras anonci la forpason de profesorino Paola Gozzi Gorini, dojeno de la itala esperantistaro. Ŝia lasta spiro okazis hieraŭ en Mantuo. Laŭ gazetara komuniko ŝi estis 101-jaraĝa, sed laŭ la Registra Instanco ŝi naskiĝis en 1922. La esperantan civitanecon ŝi petis en 2002.
“La Esperanta Civito estas kreskanta produkta platformo, tial ĝiaj paktintoj pli kaj pli investas ankaŭ ekster Eŭropo: en Afriko kaj Latin-Ameriko specife” deklaris la Konsulo, forironte al Meksiko kie li restos dum du monatoj, kunordigante kun la viconsulo pri informado diversajn investojn fare Pro Esperanto, LF-koop, Esperanta PEN-Centro kaj aliaj subjektoj en la cirkvito de la Pakto.
La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo malakceptis dokumenton pri la “politika pozicio” de TEJO rilate Eŭropan Union, dum sia ĵusa kunveno apud Berlino. Poris nur sep komitatanoj, sin detenis naŭ, kontraŭis dek. Praktike la estraro (el kiu fontis la dokumento) troviĝis en malplimulto.
Estas jam presata la numero 297 (februaro 2019) de “Literatura Foiro”, kiu tial atingos akurate la abonantaron en Eŭropo komence de la koncerna monato. La 64-paĝa revuo, nun ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli, dediĉas la kovrilojn ne al sia ora jubileo (memincensado kaj cenzurado karakterizas aliajn subjektojn en Esperantio) sed al la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj.
“Heroldo de Esperanto” inaŭguris la jarkolekton 2019an (la 95an, kaj la duan kiel organo de Kultura Centro Esperantista) per la numero 2292, grandparte dediĉita al Afriko, kiel antaŭvideble pro la jarfinaj iniciatoj en tiu kontinento, specife en Burundio.
Post la hodiaŭ tre negativa rezulto de la baloto en la brita Parlamento, kaj precipe antaŭ la voĉdono pri la malkonfido proponita de la opozicio, s-ino Theresa May devus rezigni pri sia posteno de ĉefministro.
Post Eŭropo, Afriko estas la dua kontinento laŭ nombro da diplomitoj, surbaze de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, administrata de Kultura Centro Esperantista.
En sia hieraŭa skajpa kunveno la redakcio de “Literatura Foiro” donis definitivan indekson al la februara numero de la revuo, kiu eniras per ĝi sian kvindekan jarkolekton. La oran jubileon honoros la dorskovriloj, dum la kovriloj en 2019 estos inspiritaj per la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj.
La sekretario de Esperanta Naturamikaro, c-ino Perla Martinelli, komunikas ke, post mallonga prepara staĝo en Romo, la 22-jaraĝa Valentina Boldurescu estas konfirmita kiel delegito de ENa ĉe la Naturamika Junularo (IYNF).
La plimulto de la Kapitulo, ĉeestanta en Buĵumburo, renkontis hodiaŭ la estraron de Societo Internacia por Paco Universala, paktinta establo kies prezidanto, sen. Frederiko Nimubona, estas samtempe Vickonsulo de la Esperanta Civito.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ kvorume en Buĵumburo, sub la prezido de la Konsulo, kun la partopreno de kvar el la sep membroj. Ĉeestis sen. Frederiko Nimubona (Vickonsulo), c-ino Perla Martinelli (vickonsulo priinformado) kaj c-ano Abasi Nshimirimana (vickonsulo pri socialaj aferoj).