En 2021 ankaŭ TEJO kongresos en Britio
Post jardeka paŭzo la Internacia Junulara Kongreso ree okazos samlande kiel la Universala: fakte la brita sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la sola kandidato por 2021, kiam UK disvolviĝos en Belfasto, la havenurbo kie oni konstruis la sinkontan Titanic.