Bogatov jam superflue persekutata
La kazo Dmitrij Bogatov evoluas espereble al bona solvo por la akuzito. La rusa ministerio pri internaj aferoj, pere de propraj ekspertoj, ne konstatis lin kulpa pro alvokoj al terorismo. Tamen la juna moskva esperantisto restas en hejma aresto: li rajtas nek eliri nek komuniki eksteren, escepte al gefamilianoj.