Roterdamo kun buĝeto, sed Fettes sen plejmulto
HeKo 666 4-A, 2 dec 17
Alarma sonorilo por la nuna Estraro de Universala Esperanto-Asocio, okaze de la ĵusa baloto pri la prokrastita buĝeto 2018. La Komitato aprobis la rekorde deficitan buĝeton (truo de 140.000 eŭroj!) per 27 voĉoj poraj, 10 kontraŭaj kaj 10 sindetenaj (kaj 15 ne voĉdonis). Tio signifas ke prezidanto Fettes havas la plimulton, sed ne la plejmulton en la Komitato.