Literatura kafejo en Budapesto, januaro-junio 2014
HeKo 543 5-B, 4 nov 13
Sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, prezidata de c-ano Bertil Nilsson, societo Fajszi Amika Rondo, prezidata de c-ano György Nanovfszky, proponas literaturan kafejon ĉiun trian ĵaŭdon de la monato, kongrue kun la celo de FAR valorigi la tradician rolon de Budapeŝto kiel kultura ĉefurbo de Esperantio.