LF-koop ne altigas la abontarifojn
La abontarifoj por la periodaĵoj eldonataj de LF-koop restos la samaj kiel nun por 2010: tio signifas por la internacia tarifo (IT) 36,- eŭrojn por “Literatura Foiro”, 39,- por “Heroldo de Esperanto”, 24,- por “Femina”. La abonantoj kun la esperanta civitaneco rajtas je rabatoj, laŭ direktivo Hiltbrand (Mutuala Rabata Sistemo). La rabatoj estas diversaj laŭ la lando de rezido.