ENa plena membro de NFI ekde 2014?
Delegacio de Esperanta Naturamikaro, konsistanta el gesenatanoj Anna Bartek kaj Giorgio Silfer, estis akceptita hieraŭ en la centralo de Naturfreunde Internationale en Vieno, fare de ĝia referanto s-ino Judith Michaeler, kiun baldaŭ anstataŭos, pro patriniĝo, ŝia kolegino Alexandra Wischall.