Ortega pri la paradokso de Salomon

HeKo 453 2-A, 5 sep 10

Jam de kelkaj jaroj Thierry Salomon, rezidanta en Hungario, litanias kontraŭ “esperanta naciecismo”, laŭ la kontraŭzamenhofa slogano: “La homaro ne bezonas plian popolon, sed interpopolan lingvon”. Kaj ĉar Salomon apudigas tiun sloganon al analoga: “La homaro ne bezonas plian nacion, sed internacian lingvon”, ŝajnas ke li ne perceptas la diferencon inter la du nocioj: popolo kaj nacio.

Plia balkana SAT-kongreso

HeKo 452 4-A, 30 aug 10

Organizite de la klubo «Amikeco de Asocio Fervojista Esperanto Rumanio» la 83a SAT-kongreso disvolviĝis en Braŝovo, 1-6 aŭgusto 2010. Ĉeestis sepdeko da personoj, el kiuj duono el la gastiganta lando. Tiel Sennacieca Asocio Tutmonda sukcesis gardi la nivelon de partopreno de la plej lastaj jaroj, kiu tuŝis la minimumon en Milano 2009.

Pri la masklismo de Andreas Künzli

HeKo 452 3-A, 29 aug 10

Ĉu en la venonta Jarlibro mi, FD de UEA, proponu, ke mi skribu kion mi frandis dum la bufedo en Palacio de la Revolución en 1990 en Havano kaj priskribu miajn sentojn (kiel vicprezidanto de TEJO) post la manpremo de Fidel Castro, aŭ ĉu mi rakontu pri la abunda seksumado dum TEJO-kongresoj kun diversaj bulgarinoj… kio eble kaŭzis, ke mi restis esperantisto… Tio estus nekompare pli in

"Kajto" verko de la jaro 2009

HeKo 452 2-B, 29 aug 10

“Kajto”, eldonita de Impeto en Moskvo 2009, gajnis la koncernan premion “La Verko de la Jaro”, asignitan de la abonantaro de LF pri la originala poezio de la lasta jarduo. La aŭtoro, Mikaelo Bronŝtejn, estas ruslingva hebreo konata pro sia kanta kaj muzika aktiveco, kaj ankaŭ pro pluraj verkoj proze kaj poezie.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.