TEJO nek aŭtocefala nek finance sekura
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo travivis preskaŭ dudek jarojn (inkluzive de la mondmilitaj) en heteronoma sendependeco: post komenca paternalisma fazo (lernejanoj plus instruistoj) ĝi liberiĝis el ŝajna “oldula kuratelo” en la 1950aj por eniri la longan fazon de junulara sekcio de UEA, sen jura personeco.