Nek sekreta nek adrese neŭtra la UEA-referendumo
La membraro de Universala Esperanto-Asocio ne voĉdonos sekrete pri la statutreformo. Tion anoncis prezidanto Mark Fettes, kaŭzante embarasajn komentariojn ĉe la membraro.
La membraro de Universala Esperanto-Asocio ne voĉdonos sekrete pri la statutreformo. Tion anoncis prezidanto Mark Fettes, kaŭzante embarasajn komentariojn ĉe la membraro.
Du kandidatlistoj estis akurate liveritaj por la renovigo de la Senato de la Esperanta Civito, 15 decembro 2016. Temas pri la Verda Listo, kies ĉefkandidato estas sen. Chamberline Nguefack Zedong, kaj pri la Blanka Listo, kies ĉefkandidato estas sen. Anna Bartek.
Venas tra la reto (do ankaŭ bitoke) la lasta torpedo kontraŭ la sendependeco de TEJO. Pafas Edwige Ackermann el Triesto, komitatano de UEA por Itala Esperanto-Federacio. El kio oni povus dedukti ke ankaŭ italoj preparas sin por sekvi la linion indikitan de Osmo Buller.
Esther Vallado el Gijón (Asturio) estas la nova ĝenerala sekretario de Internacia Junularo de Naturamikoj (IYNF). Ŝi jam survojas al Prago, kie situas la Centra Oficejo de la junulara sekcio de NFI, dum la Naturamika Internacio situas en Vieno.
Zeki Ergas, sviso el turka deveno kaj ŝabatista familio, estas verkisto kaj publicisto aktiva en la Pac-Komitato de PEN Internacia.
Nova membro de Esperanta PEN-Centro, d-ro Ergas inaŭguros la iniciatojn okaze de la arĝenta jubileo de la Esperanta PEN, fondita en novembro 1991 fare de Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer.
La entrepreno “Sociedad de las Indias Electrónicas”, ĉefa piliero de la “Grupo de Cooperativas de las Indias”, kies membroj estas esperantistoj, konstruas por Sociala Grupo Lexus la tutan retan sistemon de “Heroldo de Esperanto”, kiu konsistos el tri eroj: