Kotdivuara Esperanto-Asocio aliĝis al la Pakto

HeKo 558 2-C, 19 maj 14

Plia landa asocio aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito: Kotdivuara Esperanto-Asocio en Abiĵano (Ebura Bordo).

La Asembleo de KEA decidis peti la aliĝon en februaro 2013, kaj la Kortumo, pere de unu el siaj membroj, kontrolis la dokumentojn jam pasintjare, sed la peto estis traktata nur pasintsemajne, ĉar la Forumo prokrastis sian ordinaran sesion.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.