(Mal)Atingoj en Esperantio 2013
Respondis Marie-France Conde Rey:
Inter la plej pozitivaj eventoj mi notas la sekvajn:
Kooperativo de Literatura Foiro kaj Kultura Centro Esperantista omaĝos al sia multjara, karmemora membro Ljubomir Trifonĉovski per literatura matineo, 22 februaro 2014. Liaj geamikoj ĉe KCE kaj LF-koop ariĝos en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono (la sola Esperanto-Domo en Svislando) por prezenti kantojn, teatraĵon, prelegojn honore al lia agado por nia kulturo.
La Kortumo de la Esperanta Civito (Andrés Martín kaj Bertil Nilsson, kortumanoj — György Nanovfszky, vickortumano) liveris al la Konsulo sian verdikton, rezulte de la enketo pri sen. Dieter Rooke, akuzita pro korupto.
Post la subita forpaso de la karmemora c-ano Ljubomir Trifonĉovski, Kooperativo de Literatura Foiro formale elektos la novan ĉefredaktoron de la prestiĝa kultura revuo en esperanto, pere de la Asembleo kunvokita al Ĉaŭdefono, 23 februaro 2014. Sed la Administra Komitato estas jam serĉanta posteul(in)on.
Hieraŭ matene mortis sen. Ljubomir Trifonĉovski, Vickonsulo de la Esperanta Civito, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, sekretario de Esperanta PEN-Centro.
Ne nur la brita, sed ankaŭ la hispana (HEF) kaj la hungara (HEA) landaj asocioj (aliĝintaj al UEA) malaliĝis de Eŭropa Esperanto-Unio, prezidata de la irlanda diplomato Seán O’Ryan kaj sekretariata de la kroata aktivulo (rifuĝinta en Slovenion frue en la 1990aj) Zlatko Tišljar.