KCE kreskis "hotele" kaj transnacie
Pli da partoprenantoj ol kutime en la ĝenerala Asembleo de Kultura Centro Esperantista, kiu disvolviĝis hodiaŭ matene en Ĉaŭdefono, sub la prezido de sen. Perla Martinelli. Tial ke ne estis specialaj tagorderoj (nek renovigo de la gvidaj organoj, nek statutmodifoj), la pli granda partoprenantaro kongruas kun la kreskanta bonfarto de KCE, baldaŭ 40-jara.