Nova retgazeto en Litovio
Ekde oktobro 2008 Antanas Grincevicius, esperantisto el Vilno, iniciatis tiel nomatan “blogon” pri interesaj kaj aktualaj eventoj en Litovio. Esperanto-temoj tie ankaŭ ne estas fremdaj. Efektive, tiu blogo estas altnivela retgazeto pri Litovio kun la titolo “Barelo”.