Parlamenta sesio unuafoje en Afriko
La Konsulo de la Esperanta Civito kunvokis la ordinaran parlamentan sesion al Lomeo (Togolando), 29-30 decembro 2010, kadre de la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto. La detaloj pri la horaro kaj la tagordo estos komunikitaj al la parlamentanoj laŭreglamente.